Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sonimito sonimitoj
Akuzativo sonimiton sonimitojn
 Vorterseparo
son + imit + o

 Signifoj
redakti

  1. (lingvoscienco) vorto kiu imitas bruon aŭ bestan blekon; subspeco de interjekcio
    Sinonimoj: onomatopeo
    Vidu ankaŭ: sonbildigo (pli ĝenerala termo)
 Ekzemploj
be! (bleko de ŝafo)
bum! (bruo de kanono, tamburo, falego, obtuza frapo)
gak! (bleko de ansero)
glu-glu! (bruo de elboteliĝanta akvo)
grr! (grumblado de hundo, urso ktp)
grun! (bleko de porko)
i-a! (bleko de azeno)
i-ho-ho! (bleko de ĉevalo)
klak! (bruo de man-kunfrapado)
kluk! (bleko de kokino)
knar! (bruo de rompiĝinta trabo, akra bruo de skrapado aŭ frotado [ekz-e rado, motoro])
kokeriko! (bleko de koko)
ku-ku! (bleko de kukolo)
kvak! (bleko de rano, anaso)
kvivit! (bleko de pasero)
la-la-la!, tra-la-la! (sono de danc-ario)
lu-lu! (por luli infanon)
mek! (bleko de kapro)
miaŭ! (bleko de kato)
mu! (bleko de bovo kaj bruo de vento)
mur! (bleko de kolomboj kaj ĝenerale murmurado)
paf! (bruo de pafo)
pep! (bleko de malgrandaj birdoj)
pip, pip! (bleko de musoj, kokidoj, anasidoj)
plaŭ! (sono de movata fluaĵo)
plaŭd! (plaŭdo, sono de akvobato)
ronk! (ronkado)
ta-ta-ta! (bruo de rapidega parolado)
tik-tak! (bruo de horloĝo)
tik tik tik!
tin-tin! (bruo de sonorileto)
vaf! (bleko de hundo)
zum! (zumado de abelo, vespo, burdo)
zzz! (flugado de muŝo)
 Referencoj kaj literaturo
  sonimito