Vikipedio enhavas artikolon pri: Sekso

EsperantoRedakti

seks + o

  SubstantivoRedakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sekso seksoj
Akuzativo sekson seksojn
  1. socia klaso de homoj laŭ karakterizaj ecoj, universale inkluzivante viron kaj inon, en iuj kulturoj ankaŭ aliajn seksojn.
    Sed fakte la homoj, kiuj identiĝas kiel nek inaj nek viraj ne unuece identiĝas kun iu tria sekso. ("Esperanto kaj sekso", Marcos Cramer)
  2. sinklasigo al tia grupo, eĉ kiam ne socie agnoskata.
  3. karakterizaj ecoj de seksoj, diferenco inter ili.
  4. tutaĵo de la individuoj, apartenantaj al la sama sekso.
  5. ((Reprodukta Biologio)) duuma klaso de sekse reproduktantaj vivuloj laŭ rolo en reproduktado, ne universale aplikebla al ĉiuj anoj de tiaj specoj.

Ĉi tiu difino uzas modifitan tekston el la Vortaro de Esperanto.

 Derivaĵoj
  1. aliseksama
  2. aliseksema
  3. ambaŭseksama
  4. ambaŭseksema
  5. cisseksa
  6. inseksa
  7. kvirseksa
  8. neniuseksama
  9. neniuseksema
  10. samseksama
  11. samseksema
  12. seksa
  13. seksismo
  14. seksumi
  15. transseksa
  16. triaseksa
  17. virseksa

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „sekso“.
 Fontoj kaj citaĵoj