Esperanto redakti

  Adjektivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo seka sekaj
Akuzativo sekan sekajn

 Signifoj
redakti

  1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo.
    La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaŭ.
    Farunon tenu en sekeco.
    Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
    La tero estis malseka post longa pluvo.
    Vi malsekigis miajn vestojn!
  2. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporiĝo.
    Ĉu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj.
    Rosino estas sekigita vinbero.
    Mia forto elsekiĝis.
    En via hotela ĉambro vi trovos harsekigilon.
  3. Ne mildigita de ingredienco, gustigaĵo kaj simile.
    Ĉi tiu manĝaĵo estas tro seka.
    Seka panpeco, sed en libereco.
  4. Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligaĵo.
    Tio estas nur sekaj faktoj.
  5. Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma.
    Li respondis al ili per seka tono.
    "Vi nepre devas iri!" diris ŝi mallonge kaj seke.
  6. Nedaŭranta kaj sensonora.
    "Ĉu via tuso estas seka aŭ ne?" demandis kuracisto.
  7. Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre (se paroli pri vino).
    Mi ne ŝatas trinki sekan vinon.
    Ŝi aĉetis tre sekegan (plej sekan) vinon.
    Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo