Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo rompis rompas rompos
Adjektiva aktiva participo rompinta rompanta romponta
Adjektiva pasiva participo rompita rompata rompota
Substantiva aktiva participo rompinto rompanto romponto
Substantiva pasiva participo rompito rompato rompoto
Adverba aktiva participo rompinte rompante romponte
Adverba pasiva participo rompite rompate rompote
Moduso
Infinitivo rompi
Volativo rompu
Kondicionalo rompus
  1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo.
    Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj.
    Kiu rompis, tiu pagu.
    Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
    Vitro estas rompebla.
    Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa).
    Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
    Ŝtelistoj enrompis la pordon.
  2. Perforte kaj subite deloki.
    Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
    Kie maldike, tie rompiĝas.
  3. Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii.
    Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
  4. Fari, ke io ne plu havu efikon.
    Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
    Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
    Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
  5. Ĉesigi la kontinuecon de io.
    Ŝia voĉo rompis la silenton.
    Ne interrompu mian parolon!
    Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
  6. Forigi per superforto, venke cedigi.
    Li rompis la rekordon.
  7. Ĉesigi la rilatojn kun iu.
    Li rompis kun sia amatino.

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo