raporti
- (transitiva)
Signifoj |
- Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis.
- Mi raportos al ili viajn vortojn.
- Kion koro portas, vizaĝo raportas.
- Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
- Oni misraportis al vi pri miaj faroj!
- Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis.
- La tutan veron mi al vi raportos.
- Deklari pro devo.
- Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon.
- Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo kaj simile pri difinita afero.
- Oni raportis pri la kunveno.
- Ĉiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon.
- Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto.
- Ĵurnalistoj jam raportis pri tiu okazaĵo.
- Mi tre ŝatis legi vian raportaĵon pri la vojaĝo.
- La retpaĝo ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto.
- La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la incendio.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |