pensio
pensio
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | pensio | pensioj |
Akuzativo | pension | pensiojn |
Signifoj |
- Sumo, konstante kaj periode pagata al ne plu laboranta salajrulo kiam tiu atingis difinitan aĝon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj.
- Mia pensio estas tre malgranda.
- Multaj homoj aliĝis al kuraca kaj pensia asekuroj.
- Oni ne pensios vin, se vi ne laboros.
- Mia patrino jam pensiiĝis.
- Li ankoraŭ ne atingis aĝon de pensiiĝo.
- Miaj geavoj estas pensiuloj.
- Due, la laborkondiĉoj en la sfero de priservado estas konsiderinde malpli bonaj, ol en la sfero de produktado: pli longa labortago, malpli da ripoztagoj, pli malmulte da ferioj, malpli altaj salajroj kaj pensioj, pli da dependo de arbitro de la mastroj.[1]
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- ↑ Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo 171.