• penik/o

1 Densa tufo da haregoj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo ks: per unu sola tiro de peniko li ĉion elvokas; kruda peniktuŝo.

2 (f) Maniero, stilo de pentrado: por ŝin pentri estus necesa la peniko de Rafaelo; havi delikatan penikon.

3 = kvasto.

4X = grapolo. peniki (ntr) Uzi penikon, por pentri, surŝmiri ktp. peniketo. Maldika peniko, por streki liniojn ktp. penikforma. Havanta la formon de peniko. razpeniko. Peniko, ofte el melaj haroj, por sapŝaŭmigi la barbon. tuĉpeniko. Peniko, uzata por skribi per tuĉo.

Vikipedio enhavas artikolon pri: Peniko

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo peniko penikoj
Akuzativo penikon penikojn
 
aro de penikoj
 Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)
 Vorterseparo
penik + o

 Signifoj
redakti

  1. ŝmirilo por farbo, gluo aŭ kuracilo


 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo