Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo ofendis ofendas ofendos
Adjektiva aktiva participo ofendinta ofendanta ofendonta
Adjektiva pasiva participo ofendita ofendata ofendota
Substantiva aktiva participo ofendinto ofendanto ofendonto
Substantiva pasiva participo ofendito ofendato ofendoto
Adverba aktiva participo ofendinte ofendante ofendonte
Adverba pasiva participo ofendite ofendate ofendote
Moduso
Infinitivo ofendi
Volativo ofendu
Kondicionalo ofendus

  ofend + i ( eo , VE )

 Signifoj
redakti
  1. ((transitiva), objekto estas persono) montri malrespekton, ataki ies dignon, kolerigi, hontigi aŭ ĉagreni iun
    Pardonu, se mi vin ofendis.
    Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
    Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
    Viaj vortoj estis tre ofendaj kaj tion mi ne povas pardoni al vi!
    Ŝi ofendiĝis, ke ni ne invitis ŝin al la festo.
    Mi sentas ofendiĝon en via voĉo.
    Li ne estas ofendiĝema.
  2. ((transitiva), objekto estas sento aŭ valoro) montri malrespekton
    Tio ofendas nian lingvan senton.

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo