EsperantoRedakti

  SubstantivoRedakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo nobelo nobeloj
Akuzativo nobelon nobelojn
  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
 
[1] Krono de itala nobelo
 Vorterseparo
nobel/o

 Signifoj
Redakti

  1. (politiko) Homo, kiu pro familia deveno aŭ pro favoro de regnestro ricevis apartajn privilegiojn kaj almenaŭ honoran titolon, kiu distingigas lin de ceteraj regnanoj: nur ĉirkaŭ la jaro 460 la nobeloj en Aŭvernjo ekkutimis paroli latine[1]
    Rimarkoj: ne konfuzu vortojn „nobelo“ kaj „noblulo“!
 Ekzemploj
[1] Tiu popolo sciis, kiel plori kaj malĝoji siajn noblulojn [...] Prefere: plori kaj malĝoji pri siaj nobeloj[2]
 Samsencaĵoj
[1] aristokrato
 Frazaĵoj
[1] klaso de la nobeloj
 Derivaĵoj
nobela - Rilata al nobeloj, al ties apartaĵoj, vivostilo, ecoj: li ricevis la britan nobelan titolon „Sir“ (kavaliro)[3]
nobeleco - Stato de nobelo.
nobelaro - Tuta klaso de la nobeloj: En Japanio ne ekzistas nobelaro[4]. → aristokratio

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. André Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, jaro 1998a, numero 6a, p. 16a.
  2. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 214-221
  3. Evgeni Georgiev: Sir Edmund Hillary, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 18a
  4. Igarasi Takeo: Tronanta problemo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 14a