Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo malhelpis malhelpas malhelpos
Adjektiva aktiva participo malhelpinta malhelpanta malhelponta
Adjektiva pasiva participo malhelpita malhelpata malhelpota
Substantiva aktiva participo malhelpinto malhelpanto malhelponto
Substantiva pasiva participo malhelpito malhelpato malhelpoto
Adverba aktiva participo malhelpinte malhelpante malhelponte
Adverba pasiva participo malhelpite malhelpate malhelpote
Moduso
Infinitivo malhelpi
Volativo malhelpu
Kondicionalo malhelpus

 Signifoj
redakti
[1] (transitiva) Malfaciligi ies agadon per diversaj kontraŭagoj. Vidu ankaŭ: embarasi, ĝeni, maloportuni, tedi
pardonu, eble mi malhelpas vin?
la policano diris al li, ke li malhelpas la pasantojn
renversita aŭtomobilo malhelpis la cirkuladon
[2] (transitiva) Malfaciligi aŭ malebligi ion. Vidu ankaŭ: bari, bridi, estingi, ĝeni, haltigi, kontraŭi, sufoki
la varmego malhelpis, ke mi finu la laboron
nenio malhelpas, ke...
bruo malhelpas la aŭdadon
lia foriro neniom malhelpas la traktadojn
la netuŝebleco de la Fundamento ne malhelpas al la lingvo perfektiĝadi
la nokto malhelpas nin vidi
 Samsencaĵoj
[1] fiaskigi, ĝeni
 Derivaĵoj
[1]
 Ekzemploj
[1] La graveco de tiu paŝo, ne nur simbola, konsistis en tio, ke fakte la unio de sovetiaj esperantistoj neniam organize apartenis al la monda esperantistaro: dum la Stalina tempo al tio malhelpis la batalo de la tiama SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio, 1921-1938) kontraŭ la neŭtralisma UEA.[1]

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
[1] Vikipedio enhavas artikolon pri: Malhelpi
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo