Vikipedio enhavas artikolon pri: Kurso

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kurso kursoj
Akuzativo kurson kursojn
  1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio.
    Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
    Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
  2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn.
    La ŝipo tenis sian kurson suden.
    La buso kursas laŭ difinita itinero ene de la urbo.
    Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
  3. Kurzo.
    La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
    Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa valoro).

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „kurso“.
 Referencoj kaj literaturo