Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo juglando juglandoj
Akuzativo juglandon juglandojn
 Vorterseparo
jugland + o

 Signifoj
redakti

1 🍁 G. (Juglans el juglandacoj) de falfoliaj monoikaj arboj kun grandaj, alternaj, plume kunmetaj, tre aromaj folioj, kun floroj en amentoj k kun fruktoj (drupoj), unuope konsistantaj el ekstera karno (epikarpo k mezokarpo) k interna nukso, kies du lignecaj valvoj (endokarpo) ŝirmas unu semon; ĉ. 20 sp-oj, el SE Eŭropo, E Azio k Ameriko, pluraj kultivataj por manĝebla semo aŭ por ornamo, i.a.:

nigra juglando (J. nigra), el E Usono, ornama arbo kun malhele bruna trunkoŝelo, kun ligno uzata por meblofabrikado k kun semo amargusta. reĝa juglando (J. regia), fruktarbo multe kultivata por valora nukso (juglando 2), kies manĝebla semo konsistas precipe el du grandaj, karakterize girecaj kotiledonoj; hejma en SE Eŭropo k SU k U Azio, kultivata en la mezvarmaj k varme mildaj regionoj. ☞ karjo.

2 👥 Nukso de juglando 1, precipe de la reĝa juglando.
 Samsencaĵoj
juglandonukso. 👥
 Derivaĵoj
juglandujo, juglandarbo. juglando 1.

juglandonukso. juglando 2.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo