EsperantoRedakti

  VerboRedakti

Tempo Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo ilustris ilustras ilustros
Adjektiva aktiva participo ilustrinta ilustranta ilustronta
Adjektiva pasiva participo ilustrita ilustrata ilustrota
Substantiva aktiva participo ilustrinto ilustranto ilustronto
Substantiva pasiva participo ilustrito ilustrato ilustroto
Adverba aktiva participo ilustrinte ilustrante ilustronte
Adverba pasiva participo ilustrite ilustrate ilustrote
Moduso
Infinitivo ilustri
Volativo ilustru
Kondicionalo ilustrus
  1. Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi.
    Li ne nur skribis artikolojn, sed ankaŭ ilustris plurajn revuojn.
    Mi aĉetis grandan bele ilustritan libron al miaj infanoj.
    Dum multaj jaroj ŝi okupiĝis pri ilustrado de libroj.
    Li estas tre fama ilustristo.
  2. Ornami per bildoj.
    Mi ricevis de ŝi ilustritan poŝtkarton.
  3. Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj.
    Sian parolon li ilustris per multaj ekzemploj kaj ni bone komprenis, pri kio temas.
    Mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi antaŭe diris.

 Tradukoj
Redakti

 Fontoj kaj citaĵoj