hoko
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | hoko | hokoj |
Akuzativo | hokon | hokojn |
- Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras.
- Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
- En Esperanto estas unu litero kun hoketo — ŭ.
- Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas.
- Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko.
- Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn.
- Ĉi tiu (fiŝ)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fiŝoj.
- Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
- Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki — ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
- La fiŝo estas hokita.
- Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo.
- La pordoj turniĝas sur siaj (pord)hokoj.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |