franĝo

(Alidirektita el frangxo)
Vikipedio enhavas artikolon pri: Franĝo

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo franĝo franĝoj
Akuzativo franĝon franĝojn
 
franĝo de tapiŝo
 Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)

 Signifoj
redakti

  1. ornamaĵo el pendantaj fadenoj por borderi randon de vesto, tapiŝo aŭ alia teksuma objekto
 Ekzemploj
[1] ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj, ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj [1]
[1] li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj[2]
[1] virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro Marta
[1] la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita, tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis
[1] abunda kolhararo kaj franĝoj ĉe la vosto
[1] (figure) li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. La Nova Testamento, Mateo 23:5
  2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI