Vikipedio enhavas artikolon pri: Envii

Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo enviis envias envios
Adjektiva aktiva participo enviinta envianta envionta
Adjektiva pasiva participo enviita enviata enviota
Substantiva aktiva participo enviinto envianto envionto
Substantiva pasiva participo enviito enviato envioto
Adverba aktiva participo enviinte enviante envionte
Adverba pasiva participo enviite enviate enviote
Moduso
Infinitivo envii
Volativo enviu
Kondicionalo envius
 
Knabo, kiu envias al
kunludantoj ties ludilojn

 Signifoj
redakti

[1] Deziri havi tion, kion alia posedas
[2] Senti malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas
 Ekzemploj
[1] Mi envias al vi vian saĝecon.
[1] Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
[1] Ŝia beleco estas enviinda.
[1] Ĉiuj malenvias mian malsukceson.
[2] Mi ne envias la riĉulojn, ĉar ili ne havas verajn amikojn.
[2] Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
[2] Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
[2] Envia moko sukceson ne detruas.
[2] Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.[1]
 Derivaĵoj
enviigi. Fari, ke iu enviu: pli bone estas enviigi, ol kompatigi[2].
malenvii[2]. Ne envii, volonte fordoni (ion al iu).
senenvie. Sen ia bedaŭro, malavare, larĝakore.
envio. Sento de envianto: feliĉo k riĉo envion elvokas[2]; envio estas puso en la ostoĵ; malaperos la envio kontraŭ EfraimonX; la reciproka envio de la popoloj[2]; envio al iu pri io; morti de envio.
enviulo. Tiu, kiu facile envias.
envia. Rilata al envio: envia moko sukceson ne detruas[2].
enviema. Inklina al envio: homo enviema rapidas al riĉeco[3]; enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj.
enviinda. Meritanta envion: enviinda feliĉo, artisto, amanto.

Tradukoj redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Vorto de la tago ĉe Lernu.net
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.