Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Verbo, (transitiva) redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo doloris doloras doloros
Adjektiva aktiva participo dolorinta doloranta doloronta
Adjektiva pasiva participo dolorita dolorata dolorota
Substantiva aktiva participo dolorinto doloranto doloronto
Substantiva pasiva participo dolorito dolorato doloroto
Adverba aktiva participo dolorinte dolorante doloronte
Adverba pasiva participo dolorite dolorate dolorote
Moduso
Infinitivo dolori
Volativo doloru
Kondicionalo dolorus
 
dolori
 Vorterseparo
dolor/i

 Signifoj
redakti

[1] (io iun) Kaŭzi tre malagrablan korpan senton.
[2] (io iun) Kaŭzi tre malagrablan psikan impreson.
 Samsencaĵoj
[1]☞ aflikti, ĉagreni, turmenti, suferigi.
 Kontraŭvortoj
[1] ĝui
 Hiperonimoj
[1] senti
 Hiponimoj
[1]
 Ekzemploj
[1] Mi donas al vi kuracilon, se doloras vin reŭmatismo.[1]
[1] Petron kruro doloras, Karolo ne lamas[2]; mia internaĵo min doloras[3]; dum frosta vetero min doloras mia reŭmatismo; ili batis min, sed ĝi min ne doloris[4]; min doloras ĉi tie, panjo[5]; ne rigardu tiel rigide, ĉar la okuloj vin ekdolorus![6]; absoluta tia operacio tre doloras[7]; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras[8]; vergo doloras, sed saĝon ellaboras[9]; miaj ostoj doloris dum la vojaĝo[10].
[2] doloras lin la malfavoro[11]; forte min doloras la nepovado helpi vin[12]; la sciigo estas malfavora […], tio min doloras, tre doloras[13]; absoluta ankaŭ dum ridado povas dolori la koro[14].
 Esprimoj (parolturnoj)
[1] dolori iun

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
[1] Vikipedio enhavas artikolon pri: Dolori
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. C1- Unua specimeno Esperanto de nivelo al nivelo, Zsófia KÓRÓDY, Márta KOVÁCS, Pálma SALOMONNÉ CSÍSZÁR, László SZABÓ, Budapeŝto, 2008, ISBN: 978-963-248-040-6, (edukado.net/biblioteko/... (2008) edukado.net/upload/... (2016)), p. 89
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  8. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  9. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  10. El la verkaro de Kazimierz Bein
  11. El la verkaro de Kazimierz Bein
  12. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  13. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  14. El la verkaro de L.L. Zamenhof