Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo certigis certigas certigos
Adjektiva aktiva participo certiginta certiganta certigonta
Adjektiva pasiva participo certigita certigata certigota
Substantiva aktiva participo certiginto certiganto certigonto
Substantiva pasiva participo certigito certigato certigoto
Adverba aktiva participo certiginte certigante certigonte
Adverba pasiva participo certigite certigate certigote
Moduso
Infinitivo certigi
Volativo certigu
Kondicionalo certigus

 Signifoj
redakti
[1] Fari iun certa: disputo (diskuto) kredigas, sed ne certigas[1]; mi certigas vin, ke li venos[2]; tiuj onidiroj tute ne certigas min pri lia vera intenco; ili aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte[3]; kortegulo faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon[4].
[2] Fari ion certa: certigi la funkciadon de io; certigi ies feliĉon, sorton[5], sukceson[6], savon; tiu ruzo certigis la venkon; plej diligente klopodu, por certigi vian vokon k elekton[7].
 Samsencaĵoj
[1] ☞ aserti, konvinki

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Certigi
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de Kazimierz Bein
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de Kazimierz Bein
  6. El la verkaro de Kazimierz Bein
  7. El la Nova Testamento de la Londona Biblio.