La paĝo enhavas artikolojn
pri kelkaj lingvoj.

Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo bolis bolas bolos
Adjektiva aktiva participo bolinta bolanta bolonta
Substantiva aktiva participo bolinto bolanto bolonto
Adverba aktiva participo bolinte bolante bolonte
Moduso
Infinitivo boli
Volativo bolu
Kondicionalo bolus
 Vorterseparo

bol + i

 Signifoj
redakti

  1. Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco (se paroli pri likvo):
    Pura akvo bolas en la temperaturo de 100 Celsiaj gradoj.
    Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
    La akvo jam bolegas. Sed la bolilo ial ne malŝaltiĝas aŭtomate.
    Matene ni manĝis boligitajn ovojn.
    La lakto postulas nur ekbolon.
  2. Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo:
    Ekvidinte ŝin mi eĉ bolis pro ĝojo.
    Sango bolas, juneco petolas.
    Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
    Ĉe la demando pri knabinoj la sango ekbolis ĉe li.
  3. Esti tre vigla, fervori:
    La laboro bolas.
    Mi estas plena je bolanta energio.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „boli“.

hispana redakti

 Signifoj
redakti

  1. skribilo
 Ekzemploj
[1] Como cuando dijo que la mancha roja era de boli, y no de sangre.[1]
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El ministerio del tiempo. Verkita de Pablo kaj Javier Olivares. Reĝisorita de Marc Vigil. TVE, 34 serieroj. Hispanujo, 2017.