Fojnejo
Aliĝis 7 sep. 2022
Profesioj redakti
Mi laboretadis en miaj fakoj pro miaj ingenieraj diplomoj: aerodinamiko kaj meĥaniko. Mia profesio estis klariganto pri scienco ĝenerale kaj pli fake pri astronomio. Mi estas nun emerito.
Sportoj redakti
Mi estas biciklanto. Krome mi trejnas por ĵeti kuglon, diskon, martelon...Kelkfoje mi ŝvebas per ŝtofa ŝvebilo. Fine mi marŝadadas...
Ŝatoj redakti
Mi ĉiam zorgas pri astronomio kaj pli fake pri duopaj steloj. Mi klopodas priatenti birdojn. Mi malkovrigas la pasintan vivon de mia vilaĝo.