Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 991:
 
Eĉ kvankam mi jam forlasis la esperantan Vikivortaron pro la perceptata malbona etoso kaj manko de profesieco, mi tamen volas averti vin pri io tre grava. Rekta kopiado el [http://vortaro.net/ vortaro.net] estas malpermesata en ĉiuj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio. PIV estas kopirajta verko, kiun oni rajtas uzi por inspiriĝi, sed el kiu oni ne rajtas rekte kopii. Tio estas plagiato kaj kontraŭleĝa kopirajta malobservo. Bonvolu tuj forigi la paĝojn [[kataplasmo]], [[kaĉo]], [[kapitulaci]] kaj ĉiujn aliajn paĝojn, kiuj rekte senŝanĝe venas de PIV. Vi vere havas neniun rajton publikigi tiujn paĝojn je CC BY-SA 3.0 kaj GFDL. Ne plu jukas min tio, kio okazas ĉi tie, sed bonvolu ne endanĝerigi la Fondaĵon Vikimedio, pri kiu mi ja zorgas. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 13:29, 17 okt. 2018 (UTC)
::Bone. Mi modifos tiujn kapvortojn por ke la teksto ne estu tute samkia tiu de PIV.--[[Dosiero:Nuvola Esperanto flag.svg|20px|link=Uzanto:Pablo Escobar]] [[Uzanto:Pablo Escobar|''Pablo Escobar'']] 13:36, 17 okt. 2018 (UTC)
::Prefere unue forigu la paĝojn anstataŭ redakti ilin. Se vi nun redaktus ilin, la kopirajtaj tekstoj restas en la paĝo-historio kaj tiam vi devus kaŝi la antaŭajn versiojn per [[:m:Manual:RevisionDelete|RevisionDelete]]. Se vi ne scias kiel ĝuste fari tion, mi petus leĝan helpon ĉe [[:m:Main Page|Meta-Vikio]]. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 14:11, 17 okt. 2018 (UTC)