Helpo:Strukturo de kapvortaj kaj aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo

< Helpo:Superrigardo < Helpo:Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo < Strukturo de kapvortaj kaj aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo

Enkonduko redakti

Utilo de ĉi tiu helpopaĝo estas unuformigi la strukturon de kapvortaj kaj aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo. Por ceteraj specoj de paĝoj pri unuopa lingvo vidu priskribon ĉe Helpo:Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo.

Strukturo redakti

Kapvortaj paĝoj en Esperanto pri unuopa lingvo redakti

La paĝoj troviĝas en faka Kategorio:Lingvonomo (Esperanto) (74 paĝoj). Necesas konscii ke Esperanto ne havas apartajn vortojn por nomoj de la plejmultaj lingvoj, kaj pro tio oni uzas substantivigitan adjektivon anstataŭe (vidu paĝon Esperanto/Lingvonomoj). Nomoj de kelkaj lingvoj estas disputeblaj kaj pro tio povas ekzisti pluraj kapvortaj paĝoj por sama lingvo, ekzemple paŝtoa kaj paŝtuna (kodo ps). La strukturo de kapvortaj paĝoj pri unuopa lingvo estas plejparte sama kiel strukturo de ceteraj kapvortaj paĝoj. Vidu ekzemple paĝon korea.

Rimarkindaĵoj ĉe la komenco redakti

Komencu per jenaj du linioj (ekzemplo por la korea lingvo):

{{vikipedio|Korea lingvo}}
{{ligald|ko}}

Ŝablono {{vikipedio}} montras skatolon dekstre sur la paĝo kaj ligas al vikipedio. Por la plejmultaj lingvoj la vikipedia paĝonomo havas formon:

  • adjektivo kun komenca majusklo
  • spaco
  • vorto "lingvo" kun komenca minusklo

Do plej ofte ne sufiĉas kiel kutime skribi {{vikipedio}} sen parametro. Certiĝu ke la ligita paĝo ekzistas kaj taŭgas, ne ligu al alidirektilo, nerilata paĝo aŭ neekzistanta paĝo. Uzu la ŝablonon "vikipedio" kvankam ĝi estas iomete redunda ĉar la ligilo al vikipedio disponeblas ankaŭ sur la aldona paĝo.

Sekvas ŝablono {{ligald}}. Ĝi ligas al la aldona paĝo pri la lingvo kaj kontrolas ĝustecon kaj koherecon de la paĝonomo. Nepre havigu la lingvokodon. Se la kapvorto estas alia ol la ĉefa nomo de la koncerna lingvo laŭ {{tbllingvoj}} tiam necesas (kaj nur tiam pravigeblas) aldoni la parametron "S", ekzemple {{ligald|th|S}}. Aliasajn nomojn de lingvoj indas havi (taja, tajlanda, siama, ...), sed tio valias nur por kapvortaj paĝoj, do ne kategorioj, aldonoj kaj simile.

Rimarkindaĵoj ĉe la signifa parto redakti

Ofte la adjektivaj lingvonomoj havas 4 signifojn do oni menciu ilin aparte (ekzemplo por la korea lingvo):

===={{Signifoj}}====
# rilata al la lando [[Koreo]]
# rilata al la loĝantoj de la lando Koreo
# {{k|eo|F: lingvonomo}} rilata al la lingvo parolata en Koreo
# {{k|eo|G: % substantivigita, kun artikolo "la"|F: lingvonomo}} la lingvo mem
#: {{rima|{{rim-eo-aj-lingvonomo}}}}

Rimarku ke nur 2 el 4 difinoj enhavas la kodon {{k|eo|F: lingvonomo}}, kaj nur unu kunportas rimarkon #: {{rima|{{rim-eo-aj-lingvonomo}}}}. Ŝablono {{rim-eo-aj-lingvonomo}} montras rimarkon pri la substantivigo de adjektivo fariĝante lingvonomo.

Se temas pri substantiva lingvonomo tiam la difina parto estas iomemte pli simpla (ekzemplo por la lingvo "Loĵbano"):

===={{Signifoj}}====
# {{k|eo|F: lingvonomo}} [[planlingvo]] bazita sur predikata [[logiko]] kreita dum jaro 1987, derivaĵo de planlingvo [[Loglano]]

Rimarkindaĵoj ĉe la traduka parto redakti

Same kiel ĉe aliaj kapvortaj paĝoj, la tradukoj kongruu kun la difinoj, kaj ĉiu difino havu apartan blokon. Ne sufiĉe bonas skribi (ekzemplo por la korea lingvo kaj angla traduko) "Korean" aŭ "Korean, Korean language". Do se la signifa parto havas 4 difinojn tiam kreu 4 tradukblokojn. Ne klopodu kunigi la difinojn aŭ tradukojn. Ili estas sufiĉe distingaj, kaj kvankam la tradukoj de la sama vorto ofte estas samaj (ekzemplo por la korea lingvo kaj angla traduko: "Korean"), ili povas esti malsamaj por kelkaj lingvoj de la kapvorto aŭ certaj cellingvoj de la traduko.

Kategoriigado redakti

La laŭfakan kategoriigadon prizorgas la ŝablono {{k}} per grupo F. Do ne uzu rektan sintakson [[Kategorio:...]].

Aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo redakti

La paĝoj troviĝas en Kategorio:Aldona paĝo pri unuopa lingvo (248 paĝoj). Vidu ekzemple paĝon Aldono:Korea. Novan paĝon eblas krei aŭ permane aŭ per substituenda ŝablono {{aldo}}.

Priskribo redakti

Komencu per jena linio:

{{aldosupre|ko}}

La ŝablono {{aldosupre}} bezonas lingvokodon, kaj montras ligilon al Aldono:Superrigardo kiu ne aperus aŭtomate. La utilo de la lingvokodo estas kontroli la ĝustecon de la paĝonomo, kaj plendo aperas se la paĝonomo ne kongruas kun la lingvokodo. Tiumaniere ĝi povas plifaciligi bontenadon ekzemple post ŝanĝo de lingvonomo. Ne preterlasu ĝin. Ĝi ankaŭ almetas paĝon al Kategorio:Aldona paĝo pri unuopa lingvo (248 paĝoj).

Nun eblas aldoni ligilon al kategorio en la komuna dosierdeponejo "Commons" (ekzemplo por la korea):

{{komdoskt|Korean language}}
<br><br>

Sekvas subtitolo kaj ŝablono {{montablng}}. Nepre havigu la lingvokodon (ekzemplo por la korea):

== Navigilo ==

{{montablng|ko}}

Ĝi montras tabelon dekstre sur la paĝo. Se la rezulto ne estas kontentiga (nekompletaj aŭ eraraj informoj, aŭ eĉ "Nekotata lingvokodo") tiam necesas redakti ŝablonon {{tbllingvoj}}. Ne preterlasu la ŝablonon "montablng".

Sekve eblas sed ne necesas montri unu aŭ maksimume du bildojn (ekzemploj estas mapo, flago, logotipo). Uzu ŝablonon {{bildoali}} (ekzemplo por la korea):

{{bildoali|Korean_Language_Map.svg|la '''korea''' lingvo en la mondo}}

Por du bildoj uzu la ŝablonon dufoje, ĉiu alvoko sole en linio kaj sen steleto.

Sube aperas ĉiam la ŝablono {{ligilo-639-3-wp-sil}} kun unu parametro (nepre trilitera ISO 639-3 kodo, aŭ "---" se aktuala oficiala kodo ne ekzistas) sur linio komencanta per steleto kaj spaco (ekzemplo por la korea):

* {{ligilo-639-3-wp-sil|kor}}

Ĝi montras 5 ligilojn al 4 vikipediaj paĝoj kaj unu al SIL (ekstera servo pri ISO 639-3 kodoj). Rimarku ke la ŝablonoj "montablng" kaj "ligilo-639-3-wp-sil" transprenas malsamajn kodojn.

Povas sekvi la ŝablono {{mulnam}} (ekzemplo por la taja, la korea ne bezonas ĝin):

* {{mulnam|E|taja|tajlanda|siama}}

Ĝi estas uzinda se la lingvo havas plurajn nomojn aŭ esperante (tipo "E") aŭ propralingve (tipo "P"). Ne klopodu enmeti plurajn nomojn en la centra ŝablono {{tbllingvoj}}.

Povas sekvi la ŝablono {{vipedkatenlin}} kun unu parametro:

* {{vipedkatenlin|Korea lingvo}}

Ĝi kreas ligilon al vikipedia kategorio enlinie (malsame al ŝablono {{vikipedkat}} kiu kreas dekstre lokigitan skatolon) kaj transprenas nomon de la kategorio. Ne skribu kun nomspaca prefikso Kategorio:Korea lingvo. Komencu la linion per steleto kaj spaco * . Preterlasu ĉi tiun linion nur se neniu taŭga kategorio ekzistas.

Nun eblas enmeti "krudajn" ligilojn (ne uzante iun ŝablonon) al vikilibroj, vikinovaĵoj, vikicitaro kaj vikifontaro (EN: wikibooks, wikinews, wikiquote, wikisource; literoj laŭalfabete: b, n, q, s) se ili ekzistas. Ne enmetu ligilojn al vikipedio aŭ vikivortaro ĉar ili jam disponeblas en la tabelo kreita far ŝablono {{montablng}}. Komencu ĉiun linion per steleto kaj spaco * .

* [[b:ko:|Vikilibroj]] koree
* [[n:ko:|Vikinovaĵoj]] koree
* [[q:ko:|Vikicitaro]] koree
* [[s:ko:|Vikifontaro]] koree

Plej sube en la sekcio eblas ligi al kategorio pri uzantaro parolanta la koncernan lingvon el Kategorio:Vikivortaristo laŭ lingvo (106 paĝoj), ekzemple:

* {{kate|Vikivortaristo io}}

Sekve eblas havigi minimumajn informojn pri la skribsistemo (ekzemplo por la indonezia):

== Aspektoj de la lingvo ==

=== Skribo ===

[[Aldono:Latina alfabeto|Latina alfabeto]] sen ĉapeloj.

Paĝojn pri skribsistemoj eblas trovi aŭ krei en la nomspaco "Aldono" kaj Kategorio:Simbolaro (4 paĝoj), aŭ alternative eblas ligi al vikipedio.

Poste eblas skribi pri la gramatiko:

=== Gramatiko ===

La indonezia ne havas fleksion de substantivoj aŭ verboj. Sed ĝi havas aktivan formon, du pasivajn formojn, kaj specialan stativan formon de verboj.

Fine oni povas doni ceterajn informojn (pri elparolo, vortoprovizo, falsaj amikoj, ...).

Evitenda enhavo kaj evitendaj iamaj ŝablonoj redakti

  • iama "Ŝablono:Vikivortaro-lingvo-navi" (jam forigita), du parametroj, simila al "Ŝablono:lingvo-639-navi" sed kreis subtitolon kaj tiel malebligis bonan uzon de ŝablono {{montablng}}
  • iama "Ŝablono:lingvo-639-navi" (jam forigita), du parametroj, kreis du liniojn, nova ŝablono {{ligilo-639-3-wp-sil}} kreas nur unu linion
  • iama "Ŝablono:Vikivortaro-lingvo-nomo" (jam forigita), du parametroj ({{Vikivortaro-lingvo-nomo|Esperanto|Esperanto}}, {{Vikivortaro-lingvo-nomo|germana|Germana}}), faris pli-mapli nenion, funkcio integrigita al ŝablono "montablng"
  • iama "Ŝablono:Vikivortaro-lingvo-list" (jam forigita), neniuj parametroj, kreis 3 liniojn kun ligiloj al listoj kun lingvoj ĉi tie kaj en la vikipedio, funkcio integrigita al ŝablonoj "montablng" kaj "ligilo-639-3-wp-sil"
  • iama "Ŝablono:Vikivortaro-lingvo-kate-pedi" (jam forigita), unu parametro, sama kiel {{vipedkatenlin}}, kreis enlinian ligilon al kategorio
  • iama "Ŝablono:ligilo-ll-kat" (forigenda), funkcio integrigita al ŝablono "montablng"
  • ŝablono {{vikipedio}} (ĝi jam troviĝas sur la kapvorta paĝo, kaj sama ligilo troviĝas ene de la tabelo kreita far ŝablono {{montablng}}, do ne indas permane plifari tion)
  • ŝablono {{subpaĝo}} per {{subpaĝo|[[Aldono:Superrigardo]]}}, ŝablono {{aldosupre}} prizorgas tion
  • permana kategoriigo [[Kategorio:Aldona paĝo pri unuopa lingvo]], ŝablono "aldosupre" prizorgas tion