Ĉi tiu ŝablono estas grava. Ĝi estas uzata far ĉiuj kapvortaj paĝoj. Tio
signifas ke mallerta redakto povas kaŭzi egan damaĝon. Ne eksperimentu per
redaktado de ĉi tiu ŝablono. Se vi malkontentas pri funkciado de iu ŝablono
kiu dependas de ĉi tiu, aŭ volas aldoni aŭ ĝustigi lingvon, aŭ ĝisdatigi ion,
tiam la ebloj estas aŭ mem zorge redakti ĉi tie, aŭ publikigi peton pri
ĝustigo en la "Diskutejo". Se vi malkontentas pri io kaj nur suspektas
ke la kaŭzo troviĝas ĉi tie, tiam demandu en la "Diskutejo". Bonvole
ne redaktu ĉi tiun ŝablonon se vi ne komprenas kiel ĝi funkcias.
Redaktante la suban tabelon (videbla nur en la fontokodo), zorgu precipe pri:
- ĝusta sintakso (evitu inter aliaj duoblan komon ",,", aliajn
apartigilojn (";" "." "|" ktp), spacetojn ene de la ortaj krampoj,
komon post la duobla orta finkrampo "]]", forigon aŭ ŝanĝon
de la komandoj "includeonly" kaj "noinclude", ktp)
- bela aspekto (tio plifaciligas redaktadon kaj
malpliigas la riskon de eraroj)
- ĝusta ordigo (nia lingvo "eo" plej supre, ceteraj lingvoj
laŭalfabate laŭ ilia alira lingva kodo)
- ne forigu kaj ne ŝanĝu la linion "minw=00011 maxw=00216"
Post redakto de ĉi tiu ŝablono nepre aliru paĝon "Aldono:Listo kun
lingvoj" kaj devigu aktualigon (ligilo supre). Se aperos mesaĝo pri
gravaj eraroj (ligilo al ekranbildo supre) tiam vi rapide plibonigu
vian redakton kaj reprovu, se vi ne sukcesas malaperigi la erarojn
tiam vi tuj entute malfaru viajn ŝanĝojn.
Strukturo de linio en la tabelo estas jena:
- duobla orta ekkrampo "[["
- (cy) alira lingva kodo minuskle (preferinde kaj kutime dulitera laŭ
ISO 639-1:2002 se disponeblas, alimaniere trilitera laŭ ISO 639-3:2007,
kun kelkaj esceptoj)
- duobla orta finkrampo "]]"
- spaceto " "
- (c0) nomo de la lingvo en Esperanto, 48 bitokoj maksimume, ne klopodu
aldoni plurajn nomojn (uzu aldonan paĝon por konigi ekstrajn nomojn)
- komo ","
- (c1) identigilo en la komuna datumejo ("Q" plus 2...8 ciferoj)
- komo ","
- (c2) nomo de la lingvo propralingve, ĝi povas esti ambaŭflanke ĉirkaŭita
far singoĉenoj "rl " (minuskla ro, minuskla lo, spaceto) kaj " lr"
(spaceto, minuskla lo, minuskla ro), ĝi devas esti ĉirkaŭita se temas
pri "RTL" (de dekstre al live) skriba lingvo, 88 bitokoj maksimume
post forigo de ĉirkaŭiloj, preferinde malpli ol 48, ne klopodu aldoni
plurajn nomojn (uzu aldonan paĝon por konigi ekstrajn nomojn)
- komo ","
- (c3) planlingva kaj antikva statuso (unu cifero: 0 (neplanita
vivanta lingvo) aŭ 1 (parte planita lingvo) aŭ
2 (planlingvo) aŭ 3 (antikva lingvo))
- komo ","
- (c4) ISO 639-1:2002 2-litera lingvo-kodo, se kodo ne ekzistas, tiam
uzu duoblan minussignon "--"
- komo ","
- (c5) ISO 639-3:2007 3-litera lingvo-kodo, se kodo ne ekzistas, tiam
uzu trioblan minussignon "---"
- komo ","
- (c6) subdomajna alira kodo de vikipedio kaj vikivortaro en la koncerna
lingvo, indiku nur se ĝi ekzistas kaj estas alia ol kodo en kolumno "cy",
en ĉiuj ceteraj okazoj "-", ne eblas indiki "ne ekzistas", uzu
sekvan kolumnon por tio, skribu "??" se kodo estas "forŝtelita"
- komo ","
- (c7) statuso de vikipedio kaj vikivortaro en la koncerna lingvo (du
ciferoj: 0 - subdomajno ne ekzistas, 1 - fermita aŭ malplena
aŭ alidirektita al "Incubator", 2 - almenaŭ iomete valida)
- komo ","
- (c8) nomo de artikolo pri la lingvo en la esperanta vikipedio
- komo ","
- (c9) ligilo al la kategorio pri Esperanto en la alilingva vikivortaro,
kun la kategoria prefikso, sen ortaj krampoj, ĝi povas esti ambaŭflanke
ĉirkaŭita far singoĉenoj "rl " kaj " lr", 100 bitokoj maksimume
post forigo de ĉirkaŭiloj
- komo ","
- (c10) nombro da kapvortaj artikoloj en la kategorio pri Esperanto
en la alilingva vikivortaro (vidu ankaŭ
"wikidata.org/wiki/Q8422023" "Category:Esperanto" kaj
"wikidata.org/wiki/Q31158073" "Category:Esperanto lemmas")
La tabelo havas 12 kolumnojn. Unu linio havu 12 kampojn. Neniu kampo
estu malplena. Uzu signon "-" por indiki "ne ekzistas", "ne konata",
aŭ eĉ "ankoraŭ ne plenigita". La plej livaj du kampoj kun alira lingva kodo
kaj nomo de la lingvo en Esperanto estas nepre devigaj. Nekompletaj linioj
kiuj enhavas nur 2 kampojn anstataŭ 12 estas malpreferindaj sed sendanĝeraj.
Redaktinte linion postlasu 12 kampojn, eĉ se ili enhavas na plejparte "-".
Standardo "ISO 639-2:1998" pri 3-literaj kodoj estas neaktuala, do ne
uzu ĝin. Ĝi estas anstataŭita far la pli nova (kaj bedaŭrinde multe
pli ampleksa, 8'196 kodoj 2019-May) standardo "ISO 639-3:2007".
Ne aldonendaj kodoj:
- "art" (troviĝis nur en neaktuala "ISO 639-2:1998", grupa por "ceteraj planlingvoj")
- "zza" (disigita fariĝante "diq" aŭ "kiu")
Kodoj uzataj kvankam ili estas oficiale arkaikigitaj:
- "sh" ("serbokroata", oficiale disigita pro malpaco inter la parolantoj, trilitera kodo ne ekzistas aŭ "hbs", vidu eĉ sube)
Kodoj uzataj kvankam ili estas grupaj AKK makrolingvaj:
- "no" ("norvega") -> "nb" "nn"
- "sh" ("serbokroata", vidu supre)
- "zh" ("ĉina")
Kodoj uzataj kvankam ili ne ekzistas en "ISO 639-3:2007" sed estis liberaj 2019-May:
- "sio" (planlingvo "Slovio")
- "sud" (planlingvo "Solresolo")
Mankantaj lingvoj:
- "bahasa Cirebon" / "basa Cerbon" (ekzistas en ID vikipedio, sed nek en EN nek en EO vikipedio, ne havas ISO-kodon)