Helpo:Paĝonomoj kaj uskleco

< Helpo:Superrigardo < Paĝonomoj kaj uskleco

Enkonduko redakti

En ĉi tiu vikivortaro same kiel en aliaj vikioj prezentiĝas reguloj kaj kutimoj pri uskleco kiujn indas koni kaj sekvi.

Vikipedio redakti

En la esperanta vikipedio same kiel en aliaj vikipedioj kun latinstila skribo prezentiĝas dura teknika regulo: Ĉiuj paĝonomoj komenciĝu per majusklo. Ekzemple paĝo pri la besto "kato" nomiĝas "Kato". Paĝon "kato" ne eblas krei. Vikiligiloj en la vikipedio estas usklecindiferentaj pri la komenclitero, tio signifas ke kaj [[kato]] kaj [[Kato]] ligas al la sama paĝo "Kato". Avantaĝo de la lasta regulo estas ke ne necesas skribi [[Kato|kato]]. La deviga majuskligo de la komenclitero validas en ĉiuj nomspacoj, do ankaŭ ŝablonoj komencu per majusklo sed eblas alvoki ilin eĉ per minuskla komenclitero. Ankaŭ ĉiuj nomspacoj komenciĝu per majusklo, ekzemple "Ŝablono:" aŭ "Modulo:", kontraŭe "modulo:" ne validas.

Vikivortaro redakti

Vikivortaro uzas saman softvaron kaj plejparte samajn opciojn kaj etendaĵojn. Prezentiĝas nur unu grava diferenco kaj tio estas la regularo pri uskleco. La devo komenci paĝonomoj per majusklo ne ekzistas, kaj vikiligiloj estas usklecdistingaj. Do ambaŭ paĝoj april kaj April povas ekzisti kaj estas apartaj. Vikiligiloj sekvu la ĝustan usklecon de la intencita paĝo. Kreante kapvortan paĝon sekvu la regulojn aŭ kutimojn de la lingvo, do ne majuskligu nenecese la komencliteron. La usklecdistingo validas en ĉiuj nomspacoj, kaj tio montriĝis kaŭzi necertecon kaj kaoson. Ĉe vikivortaro teknike eblas krei kategoriojn sen komenca majusklo, ekzemple Kategorio:planlingvoj, sed laŭkutime oni ne faru tiel, do Kategorio:Planlingvoj estas la ĝusta nomo (vidu paĝon Helpo:Kategoriigado). La ŝablona nomspaco estas eĉ pli trafita. Ekzemple "Ŝablono:hr" kaj "Ŝablono:Hr" estas apartaj ŝablonoj. Ĝisnune oni ne havis interkonsenton pri la uskleco de ŝablonoj kaj ambaŭ usklecoj kune kun alia variaĵo ofte okazis, parte temis pri alidirektiloj, parte pri kopioj de pli-malpli sama ŝablono, parte pri iomete nekompatiblaj ŝablonoj kun iomete sama utilo, parte eĉ pri entute nerilataj ŝablonoj. Kontraste nomspacoj komenciĝu per majusklo, ekzemple "Ŝablono:" aŭ "Modulo:", ne "ŝablono:".

Komuna dosierdeponejo "Commons" redakti

Prezentiĝas dura teknika regulo: Ĉiuj latinstilaj dosiernomoj komenciĝu per majusklo. Ligado estas usklecindiferenta (necerta aserto, precipe se nomo estas plejparte majuskla kiel "Eo-HUNDO.ogg") pri la komenclitero. Do ekzemple kaj {{aŭdo|eo-hundo.ogg}} kaj {{aŭdo|Eo-hundo.ogg}} funkcias, sed ne {{aŭdo|eo-Hundo.ogg}}.