< Helpo:Superrigardo < Dosiero

Alŝutado

redakti

Dosieroj uzataj en la vikivortaro (bildoj, videoj, sonoj) povas esti alŝutataj al la komuna dosierdeponejo "Commons" (alŝuta paĝo, postulas ensaluton). Loka alŝutado apenaŭ utilus kaj pro tio estas malaktivigita (provu). Nuntempe neniuj dosieroj estas loke alŝutitaj (provu, provu).

Se paĝo uzas (transkluzivigas) dosieron kiu ne ekzistas tiam ĝi aperas en Kategorio:Paĝoj kun rompita ligilo al dosiero (11 paĝoj). La kategorio estu malplena.

Klopodo montri dosieron kiu iam ekzistis loke sed estas forigita: Wiki.png. Klopodo montri dosieron kiu neniam ekzistis loke: WIKI.PNG.

Permesiloj

redakti

Ĉe vikipedio disponeblas ankaŭ loke alŝutitaj malliberaj dosieroj (ĉefe bildoj) sub "justa uzo". Tio iomete utilas en vikipedio, ekzemple por afiŝoj pri filmoj. En vikivortaro malliberaj dosieroj multe malpli utilus. El la faktoj ke loka alŝuto ne eblas, kaj "commons" malpermesas bildojn sub justa uzo, sekvas, ke "justa uzo" ne eblas en ĉi tiu vikio. Eblas uzi nur bildojn liberajn laŭ reguloj de "commons".

Bildoj kaj videoj

redakti

{{bildodek}}

Sondosieroj

redakti

Helpo:Sondosiero