Montras unu bildon aŭ du bildojn (eĉ videojn) dekstre sur la paĝo. Uzinda en esperantaj sekcioj sur kapvortaj paĝoj kaj aldonaj vortaraj paĝoj. Ne uzu por ceteraj paĝoj (kiel ekzemple helpaj aŭ ŝablonoj).
Anstataŭ vikian bildsintakson kun prefikso Dosiero: kaj krampoj [[...]] enmetu la ŝablonalvokon. Lokigu ĝin sur kapvortaj paĝoj sub alvoko de la deklinacia ŝablono (ekzemple {{Deklinacio-eo}}) se tiu prezentiĝas, alimaniere sub {{lawc|...}} aŭ {{Vortospeco|...}}. La celo de la ligilo ĉe la bildo estas defaŭlta, tio estas la priskriba paĝo de la bildo ĉe la komuna dosierdeponejo "Commons" pere de loka ŝajnigita paĝo.
(anonima kaj deviga) nomo de la bilda dosiero trovebla ĉe la komuna dosierdeponejo "Commons", parametro enhavu nur nomon kun finaĵo kaj nenion alian (do ne citilojn, ne prefikson "Dosiero:", "File:" aŭ simile)
(anonima kaj nedeviga) priskribo de la bildo (kelkaj vortoj, ne tro longa, eblas grasigi la kapvorton), se neniu priskribo estas havigita tiam la paĝonomo estas uzata
(anonima kaj nedeviga) nomo de alia bildo
(anonima kaj nedeviga) priskribo de alia bildo
(nomita kaj nedeviga)duon=1 malpliigas la grandecon
(kaŝita, nomita kaj nedeviga, nur por dokumentado kaj testado, ne uzu alimaniere)pagenameoverridetestonly=
(kaŝita, nomita kaj nedeviga, nur por dokumentado kaj testado, ne uzu alimaniere)nsnumberoverridetestonly=
Disponeblas jenaj sintaksoj:
a) (1) unu bildonomo
b) (2) bildonomo kaj priskribo
c) (2) du bildonomoj
d) (3) du bildonomoj kaj unu komuna priskribo
e) (4) bildonomo, priskribo, bildonomo, priskribo
Jenaj tipoj de bildoj kaj videoj estas subtenataj: PNG BMP GIF JPG JPEG SVG OGV WEBM
La ŝablono estas protektita kontraŭ erara uzo. Tiuokaze la ŝablono plendas kaj almetas paĝon al ruĝa diagnoza kategorio Kategorio:Erara uzo de ŝablono (bildodek) (0 paĝoj).