Kategorio Substantivo EO redakti

Airon, ĉu vi trovas necesa la Kategorion Substantivo EO? En Esperanto la afero estas tro klara (kaj tro fleksema) por ke ni kreu tian kategorion, mi pensas. En Esperanto, la afero funkcias multe pli laŭ la radikoj, ne laŭ la gramatika klaso de la vortoj. Mi proponas ne uzi tiun kategorion. Kion vi pensas?--Fernando Maia Jr. 19:55, 23. Nov 2009 (UTC)

Laŭ mi, estas necesa havi kategoriojn kiu enhavas vortoj laŭ gramatikformo (adjektivoj, substantivoj, substantivaj formoj, ktp), sed estas egala. Mi esperantigis antaŭ unu jaro, do mi ne konas esperanton kaj esperantion. Mi estas aktivulo en la Itala vikivortaro, kaj mi simple importis la strukturon de la vorta kreado :) Amike, --→ Airon 20:59, 23. Nov 2009 (UTC)
Bone, ne estos ja malbone havi tiujn kategoriojn. Mi trovas ĝin malnecesa por Esperanto, tamen ĝi povus iel helpi en aliaj lingvoj. Mi pensas tiel, ĉar en Esperanto estas klare kio estas substantivo kaj kio ne estas estas, dum en aliaj lingvoj la afero povas esti malfacila. Mi ne celis bremsi vin, mi nur demandis pri la afero. Se vi volas enkategoriigi vortojn tiel, do ni studo kiel fari. Kiel mi diris, ne estus entute malbone havi tiajn kategoriojn, kaj oni povos trovi utilon en ili. Kiel vi trovas pli taŭge fari ilin? Ĉiel ajn, se mi bone memoras, vi nomis ilin Substantivo EO. Ĉu ne pli bone plurale? Substantivoj EO. Eble ni ŝanĝu la ordon: EO Substantivoj. Tio ebligos al ni krei ĉefkategorion EO Vortoj laŭ gramatika klaso. Kion vi trovas, Airon? Ĉu vi prenos tiun taskon? Pri viaj aliaj komentoj, kiel mi diris, mi ne volas bremsi vin kaj mi vere kontentas, ke vi kunlaboras ĉi tie nun. Estas bone vidi novajn amikojn kaj "samideanojn", kiel ni diras. :) Mi nur rimarkis, ke vi emas zorgi pri la fasono kaj ŝategas ŝablonojn. Mi diras al vi, ke utilega ŝablono estus alia pri Traduko. Ĝi estas unu el la plej utilaj kaj la nia estas iom malforta. Ĉu vi pretus fari alian pli bonan, ekz-e kun la ebleco kaŝi la tradukliston?--Fernando Maia Jr. 02:13, 24. Nov 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "akvo".