-opo
(Alidirektita el -ope)
Signifoj |
- (kolektiva grupo el nomata nombro da anoj; adjektiva kaj adverba derivoj indikas tiom kolektive aŭ kune)
- Rimarkoj: tiu postfiksaĵo estas fundamente substantiva[1]
- Rimarkoj: ĉe la ekzemplo de Z-o: tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope, 'duope' signifas 'ambaŭ kune'
Rimarkoj: Sergio Pokrovskij opinias ke la Plena vortaro kaj la PIV eraras kiam ili difinas alian sencon de -op-, tiu de "en grupoj de". Ekz-e pasi unuope sur la ponteto (unu post unu), viciri kvarope, verŝi gutope. "Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu 'po': pasi po unu sur la ponteto ('pasi unuope' pli probable signifus 'pasi sole'), viciri po kvar ('viciri kvarope' plie signifus ke entute estis kvar personoj kiuj iris vice), verŝi pogute."[1]
Derivaĵoj |
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
- arope (marŝi arope)
- gutope (evitinda. -> pogute)
- kiomope
- kvaropo
- (muziko) kvaropaĵo
- kvaropige
- multope
- triopo
- unuopa
- unuope, duope, triope, kvarope, kviope, sesope, sepope, okope, naŭope, dekope, centope, milope
- (muzikistaroj kaj tia muzikaĵo) duopo k duopaĵo (dueto), triopo k triopaĵo (terceto), kvaropo k kvaropaĵo (kvarteto), kvinopo k kvinopaĵo (kvinteto), sesopo k sesopaĵo (seksteto), sepopo k sepopaĵo (septeto), okopo k okopaĵo (okteto)
Vidu ankaŭ |
Fontoj kaj citaĵoj |