ŝaŭmo
ŝaŭmo
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | ŝaŭmo | ŝaŭmoj |
Akuzativo | ŝaŭmon | ŝaŭmojn |
- Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo.
- Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron.
- Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon.
- Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj.
- Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon?
- Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo.
- Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo.
- Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo.
- Io malsolida, senenhava.
- Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
- Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis).
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |