Utilo redakti

Montras bildeton kaj apude tekston kun aŭ sen ligilo certigante taŭgan marĝenon ĉiuflanke. Uzinda ene de subtitolaj ŝablonoj ĉe niveloj 3 kaj 4 kaj 5, ne uzu rekte sur kapvortaj paĝoj.

Uzo redakti

En la subtitola ŝablono, enmetu ŝablonalvokon kun bildnomo anstataŭ rektan bildligion kun prefikso "Dosiero:" . Rimarku ke ĉi tiu ŝablono ne enhavas komandon "clear:both", ĉar tiu pro teknikaj kaŭzoj ne funkcius ene de titolo. La sola subtitola ŝablono trafita de la problemo estas {{Tradukoj}}. Do foje necesas uzi ŝablonon {{nevideblafinodesekcio}} supre de {{Tradukoj}} por certigi bonan aspekton.

Parametroj (2...4) redakti

  • (deviga, anonima) nomo de la bilda dosiero trovebla ĉe la komunejo "Wikimedia Commons", parametro enhavu nur nomon kaj nenion alian (do ne citilojn, ne prefikson "Dosiero:", "File:" aŭ simile)
  • (deviga, anonima) subtitola teksto (pura teksto komencanta per majusklo, ne klopodu grasigi la tekston aŭ enmeti ligilon)
  • (nedeviga, nomita) li= ligilo (sen ortaj krampoj, ekzemple "li=Helpo:IFA") por la teksto (la bildo mem ne enhavos alklakeblan ligilon)
  • (nedeviga, nomita) n34=1 kreu subtitolon ĉe nivelo 3 aŭ 4 (defaŭlte subtitolo ĉe nivelo 5 estas kreata)

Ekzemplo kun kodo kaj aspekto redakti

KodoAspekto
{{bildomar|Nuvola_apps_edu_languages.svg|Elparolo|li=Helpo:IFA}}
Elparolo

Kategoria efiko redakti

NE.

Pritraktado de eraroj redakti

La ŝablono estas protektita kontraŭ erara uzo. Tiuokaze la ŝablono tamen ne plendas sed nur redonas neutilan signoĉenon "=".

Bezonataj subŝablonoj kaj submoduloj redakti

Rilataj ŝablonoj de "bildomar" redakti

  • {{bildoali}} (montras bildon live sur la paĝo, uzu sur aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo)
  • {{bildodek}} (montras bildon dekstre sur la paĝo, uzu sur kapvortaj paĝoj)
  • {{duliniojbil}} (subŝablono uzata nur sur la ĉefpaĝo pere de {{ĉefpaĝo-kunlaboro}})