EsperantoRedakti

  PartikuloRedakti

 Signifoj
Redakti

[1] proksime al la parolanto
[2] prefikso samsenca: ĉi-kune[1]; ĉi-sube; ĉi-apude; ĉi-flanke; ĉi-foje; ĉi-okaze; ĉi-rilate; ĉi-landa[2]; ĉi-jara; ĉi-tiea.[3]
 Rimarkoj
1: Tian prefikson oni kutime apartigas per streketo, interalie por eviti momentan konfuzon kun la tabelvorta elemento ĉi- (kp ĉiokaze, ĉiapude ktp).
2: En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu, tio, tie kaj uzas ĉi tute solan: ĉi tiu jare → ĉi-jare; ĉi tio kune → ĉi-kune; ĉi tie sube → ĉi-sube[4].
[3] (poezie) Nevaria montra adjektivo, samsenca kiel ĉi tieĉi tiu: ĉi ne estas akvo[5]; servistoj ankaŭ ĉi estis[6]; ankaŭ ĉi mi forlasas homojn[7]; ĉar ni ne esploris ĉiujn cirkonstancojn, kiel ĉi azeno sen dialektiko[8].
 Rimarkoj
En tia uzo ĉi estas skribata malkune; skribi „ĉi-azeno“ estus same nekonvene kiel „tiu-azeno“.
 Ekzemploj
  1. Tie ĉi oni disapartigas la poŝtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas.[9]

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro
  4. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1987, 4a eldono ISBN: 963-571-196-4
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  8. El la verkaro de Kálmán Kalocsay
  9. L. L. ZAMENHOF. El la poŝto.