Wikipedia-logo-v2-eo.svgVikipedio enhavas artikolon pri: Vizaĝo

EsperantoRedakti

  SubstantivoRedakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo vizaĝo vizaĝoj
Akuzativo vizaĝon vizaĝojn
 Vorterseparo
vizaĝ + o

 Signifoj
Redakti

[1] antaŭa parto de kapo kun buŝo, nazo, okuloj: senhara faltoplena vizaĝo; ŝi lavis la vizaĝon de la mortinto[1]; trafi per la vizaĝo en la koton[2] (pf); montri sian vizaĝon en ĉiuj kafejoj de la urbo; batali kun la suno, la vento en la vizaĝon; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon[3]; mokadi iun ĝuste en la vizaĝon[4]; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon[5]; la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo[6]; (f) la vizaĝo de la tero[7].facio.
[2] Esprimo de tiu korpoparto: nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo[8]; se en kor’ io sidas, la vizaĝo perfidas[9]; bela vizaĝo estas duono da (de) doto[10]; ne havu tian malluman vizaĝon![11]; ridanta, larma, senhonta vizaĝo[12]; la severa vizaĝo distingiĝis per nepriskribebla doloroB; (analoge) perdi la vizaĝon (humiligite, perdi sian krediton, prestiĝon); (f) malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto[13]. ☞ fizionomio, mieno, trajtoj.
 Samsencaĵoj
[1] humore: malpugo
 Kontraŭvortoj
[1] pugo
 Supernocioj
[1] korpo
 Subnocioj
[1] okulo, buŝo
 Ekzemploj
[1]
 Derivaĵoj
vizaĝa. Rilata al la vizaĝo: vizaĝaj masaĝoj (➞ senfaltigi).
vizaĝaĉo. Malbela, krude triviala vizaĝo.
vizaĝeto. Infana vizaĝo: kian ĉarman vizaĝeton havis la filino!Z.
duvizaĝa
1 Havanta du vizaĝojn: la duvizaĝa Jano; (f) la urbeto estis duvizaĝa, kamparana k industria.
2 (iu) Nesincera, perfida: duvizaĝa spiono.
 Vidu ankaŭ
[1] mimiko

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  8. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  9. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  10. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  11. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  12. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
  13. El la verkaro de L.L. Zamenhof.