tirano
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | tirano | tiranoj |
Akuzativo | tiranon | tiranojn |
- En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron.
- Dionizo estis tirano.
- Li regis tirane.
- Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela.
- Oni malamas la tiranojn.
- Li havis tiranan povon.
- Li tiranis tutan landon.
- Ordonema kaj senindulga mastro.
- Mia estro estas vera tirano!
- Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
- Lia tiraneco transiris la limojn.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |