EsperantoRedakti

  VerboRedakti

Tempo Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo spitis spitas spitos
Adjektiva aktiva participo spitinta spitanta spitonta
Adjektiva pasiva participo spitita spitata spitota
Substantiva aktiva participo spitinto spitanto spitonto
Substantiva pasiva participo spitito spitato spitoto
Adverba aktiva participo spitinte spitante spitonte
Adverba pasiva participo spitite spitate spitote
Moduso
Infinitivo spiti
Volativo spitu
Kondicionalo spitus
 
Abelujon ne incitu, amason ne spitu.

 Signifoj
Redakti

  1. (transitiva) intence aŭ eĉ plezure kontraŭstari ies volon, ne timante aŭ eĉ volante batali
 Ekzemploj
[1] Pli facile estas eviti, ol spiti.[1]
[1] La kverko diris: Mi spitas al la uragano.[2]
[1] Kiam ni la mankon de abonantoj spitis […][3]
[1] (figursenca) Laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn k la flikojn de la talivesto[4].
[1] Spitante ĉiujn obstaklojn – antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn – la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj paralele daŭre interne evoluadis.[5]

Ŝablono:Popoldiroj

[1] abelujon ne incitu, amason ne spitu
 Samsencaĵoj
defii, provoki, kontraŭstari
 Derivaĵoj
  • forspiti ironie forpermesi kontraŭulon: ĉiujn siajn malamikojn li forspitas[6]
  • spite, ke

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de Kálmán Kalocsay
  3. El la verkaro de Kálmán Kalocsay
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  5. RETORIKO de D-ro IVO LAPENNA (voĉlegita de Luis Jorge Santos-Morales).
  6. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.