spindel/oZ 1 En ŝpinmaŝino, tiu fera vergo, sur kiun oni metas la bobenon: fabrikpotencialo de tri mil spindeloj. 2 Ⓣ Pli-malpli konusforma ekstremaĵo de akso, ĉirkaŭ kiu rotacias rado aŭ alia peco: spindelo de aŭtorado, de glitvalvo. ☞ nabo. 3 Ⓣ Konusforma kapo de modlurmaŝino. ☞ turbo. 4 ⚥ Organeto karakteriza de la dividiĝantaj eŭkariotaj ĉeloj, konsistanta el spindelforma fasko de mikrotubetoj, sur kiu aranĝiĝas la kromosomoj.