• rembur/i (tr)

1 Pufigi kusenon aŭ seĝon, plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materialo: remburita kanapo.

2 Plenŝtopi per pajlo aŭ alia materialo la felon de besto, por konservi al ĝi la formon de la vivanta besto.

3 📖 Aldoni spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan longon: oni preferas ne remburi la liniojn, se oni uzas egallarĝan tiparon; komposti tekston senrembure. ☞ alkadrigi, rektigi. remburado. Agado de tiu, kiu remburas. remburaĵo. Tio, per kio oni remburas.

Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo