Vikipedio enhavas artikolon pri: Porko
La esperanta vikicitaro enhavas artikolon kun citaĵoj pri: Porko

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo porko porkoj
Akuzativo porkon porkojn
 
porko kun porkido
 Deveno
el la latina vorto " porcus " → la, siavice el la greka antikva vorto " πόρκος " pórkos
 Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)
,
(lingvo -eo-)
(dosiero)

 Signifoj
redakti

  1. (mamulo) genro el familio porkedoj (Sus), kun mallongaj kruroj kaj rostreto
    Sinonimoj: Sus; Sus scrofa domesticus
  2. (figursenca; insulta) malpurulo, malmoralulo, malklerulo kaj ceteraj
    Antonimoj: purulo
 Hiperonimoj
[1] dombesto, parhufulo
 Hiponimoj
[1] porkaĵo
 Ekzemploj
[1] Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. [1]
[1] ne manĝu la porkon, ĉar […] malpura ĝi estas por viEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
[2] figursenca ĵeti perlojn antaŭ la porkojn[2] (esprimi altajn ideojn antaŭ malkleruloj)
[2] La itala kleriko kolere blekis al ni: «porkoj! […] Geporkoj!»(lb).
 Frazaĵoj
[1] porko gruntas; sovaĝa porko (apro)
[1] gulaŝo, rizoto el porko; rostita vulvo de porkino
 Esprimoj (parolturnoj)
avarulo kaj porko estas bonaj post la morto[3]
 Derivaĵoj
[1] porkejo, porka, virporko, porkino, porkido, porkaĵo
 Derivaĵoj
[1] apro

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj