9persvad/i B 9persvadiTEZ (x) Per insista argumentado, petegado, kaĵolado, minacoj ktp igi iun konsenti pri io aŭ iel agi: persvadi iun pri io; ŝi ne tiom konvinkis, kiom persvadis lin daŭrigi kuracadon; ŝi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis [1]; ne persvadu min, mia kara, tutegale vi min ne konvinkos; persvadi al iu, ke li edziĝuB; la serpento persvadis Evan gustumi la frukton; homoj kiuj pretendas ke oni povas miskonduki la diojn citas Homeron kiel atestanton, ĉar li diras: „Oni povas persvadi la diojn per preĝo, Per oferoj kaj mildigaj votaĝoj, Oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj Kiam iu mispaŝas kaj pekas.“ (Iliado 9:497-450) [2]. VD:admoni1, instigi, alkonduki, decidigi, konvinki