Kopio paŭse imitanta modelon: kiu el vi forgesis paŭsaĵon [2]? VD:faksimilo 2.TEZ LIN Tradukprunto, vorto aŭ esprimo konstruita per traduko de alilingva modelo (precipe kiam temas pri laŭvorta disa traduko de ĉiuj komponantoj de malsimpla vorto aŭ esprimo); kalkeo: la esperanta vorto „memstara“ estas paŭsaĵo de la germana „selbstständig“; skatol-tranĉanta tranĉilo [estas] mallerta paŭso de „box-cutting knife“ [3]; la termino „paŭsaĵo“ mem estas paŭsaĵo de la franca termino „calque“. VD:internaciismo3