objekta predikativo

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj predikativoj priskribas objekton, ili ne ricevu la finaĵon N:

Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) - Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) Ruĝan estas ĉi tie epiteto de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas. Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. - Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas predikativo de la domon, do objekta predikativo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni ankaŭ povas diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: Vi farbas la ruĝa domon.) Objekta predikativo povas esti adjektivo aŭ adjektiveca vorteto:

Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? - Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava. - Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava. Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj. - Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj. Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. - Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! - La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! Iafoje ĉi tia adjektiva priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la predikata ago. Tiam oni povas ja uzi akuzativon:

Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. - Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva. Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. - Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas adjektivon sen N. La signifodiferenco praktike estas nula. Objekta predikativo povas esti substantiva frazparto en nominativo:

Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto. - Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto. Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo. - Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo. Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.

Iafoje frazparto kun prepozicio povas esti objekta predikativo:

Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto. - Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto. Mi preferas ĝin sen sukero. - Mi preferas ĝin sen sukero. Se la objekto estas infinitivo aŭ subfrazo oni uzas adverbon kiel objektan predikativon. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun la verboj opinii kaj trovi (en la speciala signifo "opinii [ke io estas ia]"):

Ili trovis saĝe forkuri. - Ili trovis saĝe forkuri. (Ili opiniis, ke forkuri estas saĝe.) Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola. - Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola. (Mi opiniis, ke tio, ke Petro faru la tutan laboron sola, estas taŭga.) Noto: Laŭ iuj gramatikistoj oni uzu adjektivon en tiaj frazoj, ĉar ili opinias, ke adverba formo povas esti miskomprenata kiel maniera adjekto. Ili do rekomendas, ke oni diru ekz. Ili trovis saĝa forkuri.

Kontrolmetodo

Se oni hezitas, ĉu temas pri epiteto aŭ objekta predikativo, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Epiteton oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Predikativon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo: Ĉu vi farbas la domon ruĝan? → Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas epiteto. Ĉu vi farbas la domon ruĝa? → Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas objekta predikativo.

http://lernu.net/lt/gramatiko/nominativo