Privilegio donanta al iu persono, kompanio aŭ ŝtato ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon: ŝtata monopolo pri tabako; havi monopolon super la merkato. SIN:akaparo, kartelo, trusto, koncesio, privilegio.

(figure) Ekskluziva posedo: batali pri la monopolo ekspluati la popolonB; vi ne havas la monopolon de la kuraĝo. 3.TEZ IKEVEKON Merkata situacio, en kiu unu kompanio regas la vendan flankon kaj tiel povas dikti la prezojn aŭ liverkondiĉojn al la klientoj. Monopolo povas estiĝi per laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj agoj. En ambaŭ okazoj registaroj ofte batalas kontraŭ monopolfirmaoj, ĉar monopolo signifas manka konkurado kaj tiel tendencas al altigo de prezoj kaj malaltigo de la produktkvalito. Se regas du grandaj kompanioj, oni tion nomas duopolo, se pluraj, oligopolo. VD:duopolo, polipolo, oligopolo. absoluta monopoloTEZ

EKONKrDE Monopolo tiom forta, ke neniu merkata aganto povas ĝin minaci. duflanka monopoloTEZ

EKON Samtempa ekzisto de monopolo kaj monopsonio. monopoligiTEZ

EKON Ĝui monopolon pri io: la trusto monopoligas la petrolon; spiri liberan, de neniu monopoligitan aeronZ. monopolprofitojTEZ

EKON Profitoj, kies kvanto nur eblas pro monopolo. monopola kapitaloTEZ

EKON Kapitalo akirita el monopolprofitoj. Ofte: Entrepren(ist)oj kiuj akiras monopolprofitojn. eksportmonopoloTEZ

EKON Monopolo je la eksportado de varo. importmonopoloTEZ

EKON Monopolo je la importado de varo. ŝtata monopoloTEZ

EKON Monopolo tenata de la ŝtataj organoj.