Esperanto redakti

  Adjektivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kvira kviraj
Akuzativo kviran kvirajn
 Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)
 Vorterseparo
kvir + a
 Deveno
El la angla vorto queer.

 Signifoj
redakti

  1. karakterizanta kviron; rilata al kviro
 Ekzemploj
  • 1996, Charlie Galvin, soc.culture.esperanto:
    Do oni bonvenigas "kvira" en la vortaron por malplilongigi skribojn kaj parolojn. TAMEN: sciu, ke ne malmultaj homoj trovas la vorton "queer" (aux "kvira," kiel mi diras) OFENDA.
  • 2005, Forumo 128, Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
    Min ĉagrenegiĝas, kiam la kvira komunumo ne sufiĉe faras por agnoski la diversecon en sia propra ĉirkaŭaĵo; malalte taksas sian kulturon kaj historion; kaj malhonoras kaj malakceptas aliajn homojn pro ilia seksorientiĝo, genra identeco, aŭ vivstilo.
  • 2006, Sennacieca Asocio Tutmonda: Ĉielarka Frakcio, informlibro.
    Unu membro partoprenis en la parado en Leicester (Britio) kiel gitaristo de kvira muzika bando.
  • 2006, Sebastian Hartwig, soc.culture.esperanto:
    Kelkaj spertuloj en kvira teorio [...] atakis la ideon ke seksidentiĝoj kiel "samseksemo," "aliseksemo" aŭ "ambaŭseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociajn konstruojn.
  • 2009, Forumo 142, Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
    Kontraŭ tiu teroro kaj por savi vivojn la iraka GLAT-kolektivo kreis tiun "subteran kviran vojon".
  • 2013, A Guide to Queer Warsaw, p. 237:
    Varsovio, ankaŭ tiu kvira, ŝanĝiĝas senĉese.
  • 2014, Jorge Camacho, Istvan Ertl, Probal Dasgupta, Tim Westover, Beletra Almanako 21 (BA21 - Literaturo en Esperanto), Mondial Ŝablono:ISBN, page 81
    kvira: ambigua termino, kiu ofte estas sinonima de “GLATa”.
  • 2015, Somera Esperanta Studo, program:
    Ĉu vi estas GLAT-a (geja, lesba, ambaŭseksema, transgenra) kaj/aŭ kvira, kaj volas GLAT-umi esperante? En ĉi tiu kunsido ni konatiĝos, kundividos spertojn, kaj diskutos pri kiel aktivadi pri GLAT-aĵoj en Esperantujo.
  • 2017, Ariel Bonkorpa, TEJO.org, "Vi rajtas esti komplika":
    Mi havas multajn kvirajn amikojn kaj ili komprenas min pli bone ol esperantistoj.
  • 2017, Ariel Bonkorpa, "Transgenra Analizo de ‘Wicked’," Kontakto 2017:2, ISSN 0023-3692:
    Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro.
 Referencoj kaj literaturo
 Samsencaĵoj
 Kontraŭvortoj
 Hiponimoj

 Tradukoj
redakti