Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kuko kukoj
Akuzativo kukon kukojn
 
kuko
  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
 Vorterseparo
kuk + o

 Signifoj
redakti

(manĝaĵo) bakaĵo el diversaspeca pasto, pli diversa ol pano, ĉar povas esti farĉita aŭ havi deversajn gustojn
 Ekzemploj
tablon ornamas ne tuko sed kuko[1]; de pli da suko ne malboniĝas la kuko[1] (tro da bono ne ĉagrenas); eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos[1]; silentulo la tutan kukon formanĝas
 Frazaĵoj
sekvinberaj kuketoj[2]; sekaj kukoj (☞ kekso)
 Derivaĵoj
kukaĵo Delikata bakaĵo, al kiu oni aldonas konfitaĵon, kremon, fruktojn kc. ☞ biskvito, brioĉo, kataifo, oblato, pudingo, skono, torto, vaflo. ➞ muldilo.
kukejo. Loko, kie oni bakas k vendas kukojn, konfitaĵojn kc. ☞ konfitejo.
kuketo
kukisto Tiu, kiu faras k vendas kukojn k kukaĵojn.

Kuklando Vd lando.

fiŝkuko. Kamaboko.

fritkuko = benjeto.

kronkuko. Alzaca kuko, origine pola, kronforma, kun sekvinberoj k konfitaj citronŝeloj.

mielkuko. Spickuko enhavanta mielon.

pankuko. kuko, farita el pantranĉo, trempita en ovaĵo, fritita k sukerita.

patkuko. Plata pastaĵo. ☞ blino, flano, krespo.

platkuko. Plata kuko, plej ofte el faruno, lakto, butero k ovoj: platkuko kun konfititaj ĉerizoj. ☞ flano.

pletkuko. Rektangula, plata kuko bakita sur bakpleto.

potkuko kuko bakita en potforma bakmuldilo; se kun rumo: rumkuko.

pufkuko. Speco de malpeza, suflea kuko, en kiu enestas kirlita kremo k foje fruktoj (ekz. ĉerizoj). ☞ pufbenjeto.

rizkuko. kuko el rizo: glueca rizkuko. ☞ moĉio.

rulkukaĵo. Strudelo.

rumkuko. Eŭropa spongeca kuko, kronforma, ofte kun sekvinberoj, sorbigita per rumo: rumkuko kun kremo.

savojkuko (evi) = spongokuko.

spickuko. kukaĵo el sekalfaruno k diversaj aromaĵoj: belga, Nurenberga spickuko. ☞ mielkuko.

spickuketo. Malgranda spickuko, kutime glazurita: Aĥena spickuketo (el sukerbeta siropo, butero, sukero, faruno kun spicoj, i. a. cinamo, kariofilo, kardamono k muskato).

spongokuko. Fajna bakaĵo, el faruno, ovoj k sukero. ☞ biskvito 1.

tavolkuko. Folipasta kuko.

turkuko. El kukoj farita turo, por specialaj ceremonioj kiel ekz. nupto.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. 1,0 1,1 1,2 El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.