Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo karesis karesas karesos
Adjektiva aktiva participo karesinta karesanta karesonta
Adjektiva pasiva participo karesita karesata karesota
Substantiva aktiva participo karesinto karesanto karesonto
Substantiva pasiva participo karesito karesato karesoto
Adverba aktiva participo karesinte karesante karesonte
Adverba pasiva participo karesite karesate karesote
Moduso
Infinitivo karesi
Volativo karesu
Kondicionalo karesus
  1. Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu.
    La patrino karesas la infanon.
    Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
    Mi ĝis nun memoras lian karesan rigardon.
    Li ĉiam tenas sin karese kun ŝi.
    Min jam lacigis ŝia konstanta karesemo.
    Ŝi estas bela kaj karesinda!
    Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
  2. Delikate tuŝi.
    Post bona manĝo li karesis sian ventron.
  3. Plezurigi.
    Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon.
    Ne ekzistas kareso sen intereso.
  4. Montri al iu afablecon, favoron.
    Mono min neniam karesis.
    Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo