Vikipedio enhavas artikolon pri: Gruo

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo gruo gruoj
Akuzativo gruon gruojn
 
 
birdomaŝino

 Signifoj
redakti

[1] (biologio),(birdo) genro (Grus) de migrantaj birdoj el la ordo de gruformaj kaj familio de gruedoj, kun longaj maldikaj kruroj kaj kolo, kun longa pinta beko
[2] levmaŝino, konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion, kaj tirata per malsupra vinĉo
 Ekzemploj
[1] Vulp’ invitis al si gruon; gruo klakas.
[2] : flosgruo, turgruo; movebla gruo, turniĝanta gruo (bumgruo); krakis gruoj kun siteloj, per kiuj homoj ĉerpis la akvon el NiloB.
 Vidu ankaŭ
ardeo
 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
gruformaj/gruoformaj: Ordo (Gruiformes) de birdoj, ampleksanta gruon, ralon kaj aliajn
rabgruo: Genro (Diatryma) de tre grandaj fosiliaj birdoj, kiuj vivis en Norda Ameriko kaj en Eŭropo dum frua terciaro; kun reduktiĝintaj flugiloj, fortikaj kruroj kaj beko.
rabgruformaj: Ordo (Diatrymiformes) de fosiliaj kurbirdoj, kiu ampleksas rabgruon.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo