Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh.

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo fluis fluas fluos
Adjektiva aktiva participo fluinta fluanta fluonta
Substantiva aktiva participo fluinto fluanto fluonto
Adverba aktiva participo fluinte fluante fluonte
Moduso
Infinitivo flui
Volativo fluu
Kondicionalo fluus
 Elparolo
  • IFA ˈflui 

 Signifoj
redakti

  1. (netransitiva) moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj)
    Ŝiaj larmoj rivere fluis.
    Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
    En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
    La sango elfluis el la vundo.
    Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
    Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
    La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.
  2. (netransitiva) moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj)
    En la aero fluis odoro de floroj.
  3. (netransitiva) amase, seninterrompe direktiĝi ien
    En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
    Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
    Li flue parolas la ĉinan.
    Per lerta admono alfluas la mono.
    Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
    Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
    Forfluu infano kune kun la bano.
    Mi ne superfluas per riĉaĵoj.
  4. (netransitiva) facile kaj glate trapasi de unu momento al alia
    Mia vivo fluas trankvile.
    Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
    Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Flui
 Fontoj kaj citaĵoj