eruk/o 🍁 G. (Eruca el brasikacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj proksime parencaj al brasiko, kun blanketaj aŭ de flavetaj ĝis violetaj floroj k kun ne tre longaj silikvoj; 3 sp-oj el la Mediteranea regiono k NE Afriko. kultiva eruko. Subsp. de eruko (E. vesicaria subsp. sativa), Mediteranea, kultivata por oleoriĉaj k spicaj semoj k por spicaj folioj uzataj por salatoj. erukata acido Ⓚ Nesaturita grasacido, C22H42O2, troviĝanta en la semoj de eruko k de aliaj brasikacoj, en diversaj oleoj (rapa, vinberkerneta k.a.).