EsperantoRedakti

  Verbo netransitivaRedakti

Tempomodalo Formo
Sendefina abstini
Pasinta abstinis
Nuna abstinas
Venonta abstinos
Kondiĉa abstinus
Vola abstinu
 Elparolo

 Signifoj
Redakti

  1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu).
    Mi abstinas je alkoholaĵoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio.
    Ili lanĉis abstinan kampanjon.
    Abstinado je kafo plibonigis mian sanon.
    Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon.
  2.  katolikismo Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo.
    Hodiaŭ ni abstinas je viando, sed dimanĉe ni jam povos manĝi ĝin.
    La katolika abstinado estas mildigo de fasto.
    Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini.
 Derivaĵoj
abstina. Rilata al abstino.
abstino. Ago abstini.
abstinado. Konduto de tiu, kiu abstinas.
abstinemo. Tendenco al abstino.
abstinulo. Tiu, kiu abstinas (plejofte pri alkoholaĵoj).

 Tradukoj
Redakti

 Fontoj kaj citaĵoj