aberacio

EsperantoRedakti

    Ĉi tiu kapvorto estas prenita el
zamenhofa vorto aŭ ekzemplo.

  SubstantivoRedakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo aberacio aberacioj
Akuzativo aberacion aberaciojn
 Vorterseparo
aberaci/o

 Signifoj
Redakti

[1] Deflankiĝo disde la normala stato.
[1a]. 🔭 astroscienco Diferenco inter la ŝajna kaj vera situo de astro.
[1b]. ☐ fiziko: Disperso de la lumradioj, kiu kontraŭstaras la formiĝon de preciza bildo.
[1c]. Malperfekto de bildo misformita de optika sistemo.
[1ĉ]. ❤ korpostrukturo kaj histologio: Devio disde la normala tipo.
[1d]. (⚕ kuracscienco kaj kirurgio) Deflankiĝo disde la normala stato.
 Deveno
[1] El la latina aberratio „malproksimiĝo, delokiĝo“, el aberrare „forflankiĝi“, kunmete el ab „for“ kaj errare, „ŝanceliĝi, erari“.
 Samsencaĵoj
[1] devojiĝo
 Kontraŭvortoj
[1] ĝusteco
 Supernocioj
[1] eraro
 Subnocioj
[1d] genera aberacio
 Ekzemploj
[1] aberacio de la sensoj
[1] aberacio de la juĝokapablo
[1] aberacio je −2 cendoj kompare kun la ĝusta kvinto plejofte ne ĝenas
 Frazaĵoj
[1b] sfera, kromata aberacio
[1d] aberacio de la sensoj, de la juĝokapablo; genera aberacio
 Derivaĵoj
[1] aberacii (netransitiva) - Prezenti aberacion.

 Tradukoj
Redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Aberacio
 Fontoj kaj citaĵoj