Vikivortaro:Kopirajto

Vikipedio enhavas artikolon pri: Kopirajto


Kopiado el la Vikivortaro redakti

La celo de la Vikivortaro estas krei libere alireblan informfonton en la formo de multlingva vortaro. Ĉiu uzanto rajtas libere kopii, modifi kaj distribui ajnajn partojn de la enhavo de Vikivortaro, kondiĉe ke tiu uzanto:

  1. donas al siaj uzantoj la samajn rajtojn sub la permesilo GFDL
  2. informas siajn uzantojn, ke Vikipedio estas uzita kiel fonto de la citaĵoj, kaj
  3. donas al siaj uzantoj aliron al la Vikipedia fonto mem (aŭ kiel ligilon, aŭ kiel kopion de la tuta vikiteksto).

Kopiado al la Vikivortaro redakti

Kontribuante artikolon al la Vikivortaro, vi permesas, ke via artikolo estu eldonata sub la permesilo GFDL. Por rajti permesi tion, necesas ke:

  • vi estas tiu, kiu posedas la eldonrajton por tiu verko,
  • vi prenis la materialon de fonto kiu permesas eldonadon sub GFDL, t.e. eldonaĵo jam sub GFDL aŭ materialo kiu estas tute sen kopirajto (ekzemple ĉar la aĝlimo por kopirajto estas jam trafita).